Di Andrea Giacomelli, di Attivarti.org E-mail: buiometria@attivarti.org
Non tutti sanno che, tra le regioni italiane, la Toscana ospita una delle aree con la miglior qualità del cielo notturno, e quindi con la possibilità di osservare una volta celeste difficilmente riscontrabile altrove sul territorio nazionale. Il dato è stato evidenziato ormai da una decina di anni. Nel 2001 fu infatti pubblicato il primo atlante mondiale dell'inquinamento luminoso, a cura di due ricercatori italiani e uno statunitense. Dalle elaborazioni su immagini satellitari emerge in modo lampante una zona molto buia nel sud della regione, comprendente tutto l'entroterra maremmano, arrivando a toccare l'Amiata, le valli del Merse e del Farma, e le parti meridionali delle province di Pisa e Livorno. Senza dimenticare, chiaramente l'arcipelago. [FIGURA 1] Come altre zone buie in Italia (i massicci montuosi di Sardegna, Basilicata, Calabria e Campania), si tratta di località con densità di popolazione molto bassa e distanti da grandi centri urbani. La zona buia toscana ha poi una particolarità rispetto alle altre: è un po' meno remota e meno impervia. Il ridottissimo inquinamento luminoso deriva da un elemento che per molti altri aspetti rappresenta uno svantaggio: la scarsità di residenti e di infrastrutture. Questa fa sì che i punti in cui la luce viene proiettata al di sopra dell'orizzontale (a causa di progetti o installazioni errate), andando ad aumentare la luminosità del fondo del cielo, siano pochi. Tale fatto, assieme a una conformazione orografica che scherma la luce proveniente dai centri maggiori, viene a creare condizioni ottime per avere un cielo stellato altrimenti osservabile in località molto più esotiche. La questione non riguarda solo chi - per diletto o professione - cerca la poesia della volta celeste: l'inquinamento luminoso ha infatti effetti rilevanti in campo energetico [FIGURA 2] ed ecologico, oltre che sulla salute umana. Il cielo buio della bassa toscana costituisce quindi una peculiarità territoriale, che va tutelata al pari di altre risorse naturali e può essere valorizzata sia dal punto paesaggistico che turistico, senza dover togliere le luci, dove servono per sostenere le nostre attività notturne. Per invitare a un nuovo tipo di relazione con "le zone buie", nel 2008 è partito dalla valle del Farma [FIGURA 4] , al confine tra Siena e Grosseto, il progetto della "BuioMetria Partecipativa", articolandosi su scala prima nazionale e poi europea. Tutti possono partecipare, essendo previste attività per grandi e piccini, tra campagne di misura, iniziative di citizen science, eventi di divulgazione e studi scientifici. Se state progettando escursioni in bassa Toscana, o se siete residenti e vi interessa capire meglio come contribuire a valorizzare meglio il "vostro cielo", visitate il sito www.buiometriapartecipativa.org per saperne di più. Altre notizie su: www.turismo.intoscana.it. |
|
De Andrea Giacomelli, el Attivarti.org Retadreso: buiometria@attivarti.org
Ne ĉiuj scias, ke, inter la italaj regionoj, Toskanio enhavas unu el lokoj kun la plej bonkvalita nokta ĉielo, kaj de tie estas eble observi ian ĉielan volbon, kiu estas malfacile trovebla en aliaj lokoj de nia nacia teritorio. Ĉi tiu elemento estas jam rimarkita ekde deko da jaroj. Ja dum 2001 estis publikigita la unua tutmonda atlaso pri la luma poluado, fare de du italaj esploristoj kaj unu usonano. Per prilaboradoj de satelitaj fotoj montriĝas klarege tre malluma zono en la suda parto de la regiono, kiu entenas la tutan mareman landinternon ĝis Amiata-monto, la valoj de Merso kaj Farmo kaj la sudaj partoj de la provincoj de Pizo kaj Livorno. Sen forgesi, kompreneble, la toskanan insularon. [FOTO 1] Same kiel aliaj mallumaj lokoj en Italio (ekz. la montoĉenoj en Sardinio, Lukanio, Kalabrio kaj Kampanio), ili estas lokoj kun loĝdenseco tre malalta kaj malproksimaj el grandaj urboj. Krome la malluma loko de Toskanio havas ankaŭ alian bonan kvaliton kompare al aliaj lokoj : ĝi estas malpli fora kaj pli trairebla. La malmulta luma poluado estas konsekvenco de fakto, kiu, pro nombraj vidpunktoj, estas malavantaĝo: la malabundo de loĝantoj kaj konstruaĵoj. De tio sekvas, ke la lokoj, en kiuj la lumo estas projeciata super la horizontalon (pro netaŭgaj projektoj aŭ instalaĵoj) kaj pro tio la lumeco de la ĉielfundo pliiĝas, estas vere malmultaj. Tio, kune kun la orografia formo, kiu ekranumas la lumon, kiu venas el la plej grandaj urboj, kreas bonegajn kodiĉojn por havi stelplenan ĉielon, kiu alikaze estas trovebla en pli ekzotaj lokoj. Ĉi tiu problemo ne devas interesigi nur tiujn, kiuj - pro plezuro aŭ profesio - serĉas la revadon de la ĉiela volbo: ja la luma poluado havas malbonajn efektojn en energia kaj ekologia fakoj [FOTO 2], kaj por la homa sano. La malluma ĉielo de la suda Toskanio estas karakterizaĵo de ĉi tiu zono, kaj ĝi nepre devas esti protektata same kiel aliaj naturaj remedoj; ĝi eĉ povas esti valorigata kaj laŭ la pejzaĝa kaj turisma vidpunktoj, sen forigi la lumojn, kie ili estas necesaj por helpi niajn noktajn aktivecojn. Por inviti havi novan rilatmanieron kun la "mallumaj lokoj", dum 2008 lanĉiĝis en Farma-valo [FOTO 4], ĉe la limo inter Sieno kaj Groseto, la projekto "Partoprenigema MallumMezurado", kiu evoluis unue en nacia kaj poste en eŭropa skalo. Ĉiuj povas partopreni, ĉar aktivadoj por infanoj kaj plenkreskuloj estas antaŭfiksitaj, laŭ mezurkampanjoj, aranĝoj pri civitana scienco, diskonigaj eventoj kaj sciencaj studoj. Se vi estas projektantaj ekskursojn en suda Toskanio, aŭ se vi loĝas tie kaj al vi interesas pli bone koni, kiamaniere kontribui plivalorigi "vian ĉielon", bonvolu viziti la retejon www.buiometriapartecipativa.org (nun nur en la itala kaj angla lingvoj), por koni ĉion plibone. Pri aliaj informoj: www.turismo.intoscana.it (nur en la angla lingvo). | |
|