|
||||
Mi konscias, ke starigi ĉi tian firmaon estas tre malfacila kaj multekosta afero. Se mi devos plenumi ĉion mem, mi devos fari tion laŭ paŝeto post paŝeto, starigante komence malgrandan firmaon pligrandigendan iom post iom. Mi estas ankaŭ preta societe kuniĝi kun iu, kiu samrevas kiel mi. Aŭ mi povus esti dungita de la mastro de normala firmao, interesita transformi ĝin laŭ mia projekto. En ĝi mi povus okupiĝi pri la fondo kaj la disvolvado de la polikultura asocio, pri kiu mi parolis komence. Mi ankaŭ akceptus iri eksterlanden realigi ĉi tiun revon. La taŭga nomo por ĉi tia firmao povus esti "Esperantujo", t. e. "hejmo, ujo, lando en kiu loĝas la esperantistoj, tiuj kiuj esperas". Fakte la revo konsistas ankaŭ esti kiel ekzemplo por ĉiuj; t. e. indiki konkrete la ununuran ireblan vojon dum la estontaj jaroj. Fakte mi absolute kredas, ke se ĉiuj ni volas, ke la homaro havu estonton, ni devas komenci kiel eble plej baldaŭ utiligi renovigeblajn energifontojn; por konstrui vere pli puran kaj hommezuran mondon. |
||||