|
||||
Mi konscias, ke starigi c^i tian firmaon estas tre malfacila kaj multekosta afero. Se mi devos plenumi c^ion mem, mi devos fari tion lau' pas^eto post pas^eto, starigante komence malgrandan firmaon pligrandigendan iom post iom. Mi estas ankau' preta societe kunig^i kun iu, kiu samrevas kiel mi. Au' mi povus esti dungita de la mastro de normala firmao, interesita transformi g^in lau' mia projekto. En g^i mi povus okupig^i pri la fondo kaj la disvolvado de la polikultura asocio, pri kiu mi parolis komence. Mi ankau' akceptus iri eksterlanden realigi c^i tiun revon. La tau'ga nomo por c^i tia firmao povus esti "Esperantujo", t. e. "hejmo, ujo, lando en kiu log^as la esperantistoj, tiuj kiuj esperas". Fakte la revo konsistas ankau' esti kiel ekzemplo por c^iuj; t. e. indiki konkrete la ununuran ireblan vojon dum la estontaj jaroj. Fakte mi absolute kredas, ke se c^iuj ni volas, ke la homaro havu estonton, ni devas komenci kiel eble plej baldau' utiligi renovigeblajn energifontojn; por konstrui vere pli puran kaj hommezuran mondon. |
||||